Nacia plado

Tradicia bigoso, nacia plado el Pollando.
Suŝio el salmo; Suŝio estas nacia plado el Japanio.

Nacia plado estas plado, manĝaĵo aŭ trinkaĵo kiu reprezentas la partikularajn gustosentojn de nacio, regiono aŭ komunumo. Plej ofte la nacia plado estas kuirita el ingrediencoj facile prilaboritaj aŭ kultivitaj en la regiono, aŭ ĉiukaze el ingrediencoj kun kiuj sentiĝas identigitaj la loĝantoj de tiuj nacioj. Oni konsideras ilin kiel kliŝo aŭ simbolo de difinita kulturo aŭ popolo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search